Usone Persone
Usone Persone
Usone Persone
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu! Reagu per retmesaĝo al [email protected] usonepersone.substack.com
4.6 - Nia Somero 2026
Kaj se vi scivolas pri la sekreta mansigno de la usonaj personoj… nu, vi daŭre scivolos, ĉar la podkasto ne montros ĝin…! Tamen, almenaŭ aŭdu pri ĝi dum ĉi tiu epizodo!LigilojSubstako de Usone PersoneLibroj:CryptonomiconA dream eclipsedNordo. AmoDankesprimoj:Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, kaj Csaba Hoch. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Jul 22
1 hr 16 min
4.5 - Katalune sunmalantaŭlune
Ni bonvenigas Òscar Hernández kaj Lucía Fernández, aktivuloj en Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj organizantoj de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Katalunujo, kie eblos spekti plenan suneklipson.Ni diskutas la progreson de KEJ, kiu antaŭnelonge estis refondita de tri junuloj, kaj nun provizas kursojn en tri universitatoj en Barcelono. Ni aldone lernas multe pri veterfenomenoj, kiujn eblas atendi dum la IJK.Restu ĝis la fino por lerni kio plej tentas Hanson.Ligiloj:Internacia Junulara KongresoSubstako de Usone PersoneNASKLanda KongresoLibroj:The broom of the systemEl cuento de la criadaKie vojoj renkontiĝasLa mastro kaj MargaritaA dream eclipsedDankesprimoj:Ni volas elkore danki niajn subtentanojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, kaj Csaba Hoch. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Jun 25
1 hr 36 min
4.4 - Usone Eldone
Estu inter la unuaj esperantistoj por aŭdi pri Eldonejo Guteto, eldonejo starigata de Esperanto-USA!Ni re-re-re-re-bonvenigas Stela B-M —kiu nun laboras por establi la eldonejon— por paroli pri la projekto, pri la laboro farita ĝis nun, la celo kaj planoj, kaj la nunaj prioritatoj. Ŝi parolas ankaŭ pri la Limbo, en kiu ŝvebas la rajtoj de multaj el niaj klasikaĵoj, kaj substrekas la gravecon, ke verkistoj pensu pri siaj rajtoj.Bonvolu plenigi la enketilon, kiu informos la direkton de Guteto, kaj kies rezultojn publikigos Esperanto-USA.Lernu pli pri GutetoKaj se vi scivolas, kial ni alkroĉas foton de bradipo, nepre aŭskultu ĝis la fino!(Registrita la 30-an de marto, 2026)Aliaj Ligiloj:Aliĝu al NASK kaj la Landa Kongreso en KlevlandoTelegram-kanalo de Usone Persone Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Apr 2
1 hr 15 min
4.3 - Rafe Trafe
Laste kaj fantaste de nia sub-serio pri la usonaj personoj, ni prezentas al vi intervjuon kun nia kara Rafa Nogueras. Aŭskultu por lerni pli pri lia engaĝiĝo kun Esperanta-literaturo, pri lia rilato al Portoriko, kaj pli!LigilojSubstako de Usone PersoneNASKEpizodo pri Rafa en Radikala TeneroLibroj:CentvorteHaifa RepublicRadical UniversalismLa fotoalbumoDankesprimoj:Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger kaj Stephen Hinton. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Jan 30
1 hr 38 min
4.2 - Barbulo en Barbado (kaj aliloke!)
Feliĉan Kristnaskon al tiuj, kiuj festas ĝin! Kiel donacon ricevu de viaj plej ŝatataj usonaj personoj la duan epizodon de nia nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. (Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!).Hodiaŭ estas la vico de Brandono, do aŭskultu por ekscii pli pri liaj iama punkeco, vojaĝemo kaj Jutub-kanalo!Libroj Menciitaj:La enigmo de l' ar@neoIf Venice DiesSubtenantoj:Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-MergerFotoj:Brandono dum komitatkunsido de UEA en Brno: John HUANGBrandono ekstere en Toronto dum la Dulanda Kongreso: Preston FIRESTONE Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Dec 25, 2025
1 hr 26 min
4.1 - Patre Pastre
Okaze de Zamenhof-tago 2025, ni regalas vin per komenco de nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!Libroj Menciitaj:FarangoBeletra Almanako 52-53Nek Setlanto Nek NativoSubtenantoj:Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Dec 15, 2025
1 hr 40 min
Podkaste Bombaste
Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO).Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris.Do, estis des pli ĝoja surprizo por ni, kiam nia amiko Alekso MILLER informis nin, ke li filmis la diskuton, kaj eĉ poste ĝin muntis!Do, se vi ne venis al Toronto ĉi-jare, ĝuu tiun ĉi kvazaŭ krosoveran* epizodon!La diskuto ankaŭ spekteblas ĉe Jutubo.*Krosovera: Komuna, kunlabora. Origininta dum nia unua viva epizodo en Ralio, 2023. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Jul 31, 2025
1 hr 1 min
3.10 - Kanade Invade (viva epizodo)
(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto!)Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK (okazinta samloke kiel la DLK).Ne maltrafu la okazon aŭskulti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!LibrojCentvorte (Amazon)Centvorte (UEA)LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Radikala TeneroSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Jul 27, 2025
1 hr 12 min
3.10 - Kanade Invade (filmita viva epizodo)
Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK.Ne maltrafu la okazon spekti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!LibrojCentvorte (Amazon)Centvorte (UEA)LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Radikala TeneroSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Jul 27, 2025
1 hr 12 min
Voje Foje
Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: "El Camino de Santiago”, portugale: “O Caminho de São Tiago”), laŭ kiu Brandono pilgrimis pli frue dum la jaro. Hanso klarigas la historion kaj la religiajn signifojn, kaj Brandono rakontas pri siaj spertoj, surprizoj, kaj sopiroj.Plej grave: ĉu Brandonon plene indulgis la eklezio? Aŭskultu por eltrovi!LigilojBlogeroj de Brandono pri la Jakobvojo: Parto 1 kaj Parto 2Substako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025La Vojo de Sankta JakoboSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Jun 19, 2025
58 min
Load more