Show notes
La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa enkonduka babilado de Aleksander pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo 2018.En ĉi tiu programo:
- Enkonduko
- Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
- Esperanto-novaĵoj
- La Ondo de Esperanto, 2018, №10
- Bonvenon al BET-55
- … sed tute ne gravas: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas

