Show notes
Nia 44a sonprogramo aperas unu jaron post la 43a. Ĉi tiu longa paŭzo okazis ĉefe pro tio, ke dum la tuta pasinta jaro kaj komence de l’ jaro kuranta ni ĉiutage, de l’ mateno ĝis la malfrua nokto, laboregis pri la enciklopedia projekto “Nia diligenta kolegaro” (NDK).En ĉi tiu programo:
- Enkonduko
- Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
- Esperanto-novaĵoj
- La Ondo de Esperanto, 2018, №6
- Oni diras: Kanzono de “Amindaj”

