Panama Radio en Esperanto
Panama Radio en Esperanto
Roberto Perez-Franco
Podkasta serio en Esperanto, precipe pri Panamo, farita de Roberto Perez-Franco (peres-franko). La unuaj 16 elsendoj aperis inter 2004 kaj 2005, sub la nomo "Panama Raporto". La sekvantaj kvin elsendoj aperis en 2010, sub la nomo "Panama Radio". Novaj elsendoj aperas denove en 2023. Ni oferas ĉiujn elsendojn, el la tri periodoj, ĉi tie sub la nomo "Panama Radio en Esperanto".
Panama Radio 04 Nov 2023
Sepa elsendo de Panama Radio, publikigita la 4a de novembro de 2023. La ĉefa temo pri Panamo, nacie kaj internacie, daŭre estas la popolaj protestoj kontraŭ minado. Aferoj en Panamo, kaj socie kaj politike, vere konvulsias, kaj malboniĝis dum la lasta semajno. (Se vi ankoraŭ ne aŭskultis niajn du pasintajn elsendojn, bonvole faru tion: vi ne bone komprenos la aferon sen tiu kunteksto.) Ligiloj: Podkasto de Priscilla Gomez [prisila gomes] Muziko de Victorio Vergara [viktorjo vergara] Foto: Paola Ying
Nov 4, 2023
21 min
Panama Radio 30 Okt 2023
Sesa elsendo de Panama Radio, publikigita la 30a de oktobro de 2023. Ekster ordinara elsendo pri ekster ordinaraj eventoj okazantaj en Panamo. La lastaj 10 tagoj en Panamo estis vere eventoplenaj. La manifestacioj kontraŭ la mina kontrakto, kiun ni jam diskutis en nia pasinta elsendo, daŭras kaj necesis reago de la prezidento de Panamo. Tio estos nia ununura temo hodiaŭ.
Nov 4, 2023
14 min
Panama Radio 27 Okt 2023
Kvina elsendo de Panama Radio, publikigita la 27a de oktobro de 2023. Panama Radio revenas post 13-jara paŭzeto kaj denove elsendas en Esperanto. Roberto sin prezentas denove kaj resumas la historion de siaj du elsendoj pri Panamo, kaj klarigas la karakteron de la nova kaj estontaj elsendoj. Aktualaĵon: 1) Panamanoj protestas kontraŭ la aprobo de mineja kontrakto, suspektante, ke kanada kompanio subaĉetis ties aprobon de la prezidento kaj la parlamentanoj, kaj timante ke tiu kompanio detruos parton de nia ĝangalo serĉante kupron. 2) Mirakle, panama eks-prezidento ŝajne iros al malliberejo pro mon-lavado. Finfine! Almenaŭ unu estos punita! Ligilo: ⁠Muziko de Yin Carrizo⁠ [ĝin kariso]
Oct 27, 2023
17 min
Panama Radio 21 Nov 2010
Kvara elsendo de Panama Radio, publikigita la 21a de Novembro de 2010.
Sep 5, 2023
14 min
Patrio (Poemo de Ricardo Miro)
Ricardo Miro (prononcu Rikardo Miro') estas la ĉefa poeto de Panamo. "Patrio", verkita en Barcelono, estas lia ĉefa poemo. Tradukis el la hispana Roberto Perez-Franco en 2005.
Sep 5, 2023
3 min
Panama Radio 24 Okt 2010
Tria elsendo de Panama Radio, publikigita la 24a de Oktobro de 2010.
Sep 5, 2023
11 min
Panama Radio 17 Okt 2010
Dua elsendo de Panama Radio, publikigita la 17a de Oktobro de 2010.
Sep 5, 2023
15 min
Panama Radio 10 Okt 2010
Unua elsendo de Panama Radio, publikigita la 10a de Oktobro de 2010.
Sep 5, 2023
6 min
Panama Raporto 27 Aŭg 2005
Dek-sesa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 27a de Aŭgusto de 2005. Temoj: 1) Libereco de gazetaro ricevas novajn batojn. 2) Preskaŭ ĉiuj la krimoj el diktatoreca epoko restas senpunitaj. 3) Komenciĝas Nacia Plano por Interkultura Dulingva Klerigado. 4) Kubo kaj Panamo restarigis la diplomatiajn rilatojn. 5) Moteoj Urania fulgens migradas tra Panamo.
Sep 5, 2023
19 min
Panama Raporto 16 Jul 2005
Dek-kvina elsendo de Panama Raporto, publikigita la 16a de Julio de 2005. Temoj: 1) Nacia Naturparko Kojbo [hispane: Coiba (:kojba)] fariĝas homara heredaĵo. 2) Katolika eklezio kreas militistan diocezon ene de la panama nacia polico; multaj reagas opozicie. 3) Katolika kanalo en Panamo nuligas du programojn, kiuj kritikis la nunan registaron. 4) Finiĝas sukcese 3-a internacia foiro pri libroj en Panamurbo. 5) Tertremo je 5.8 skuas la urbon David, en la okcidenta parto de Panamo.
Sep 5, 2023
19 min
Load more