La Bona Renkontiĝo
La Bona Renkontiĝo
Stela Besenyei-Merger
La Bona Renkontiĝo okazas ĉi foje inter verkistoj kaj legantoj! En la sekva serio de LBR vi povas aŭskulti mallongajn rankontojn verkitajn por la Interkultura Novelo-Konkurso, kiuj ne rajtas konkursi, ĉar la verkistoj estas aŭ teamanoj de la organiza teamo de la montreala UK, aŭ de INK. La limdato estas la 20-a de junio! LBR does literature this time! INK is an Intercultural Short Story Competition, and the hope is to inspire people to submit their work for the contest. These stories that are not allowed to compete and are read out loud in this series to hopefully inspire and entertain.
La limdato alvenas morgaŭ! Per 4 rakontentoj ni finas la INK-serion
La 20-a de junio estas morgaŭ. Do mi instigas vin sendi viajn verkojn, bildojn, fotojn kiel ajn vi decidas partopreni en la konkurso, nun estas la tempo trovi la retejon de INK! https://www.akademio-literatura.org/ink Hodiaŭ por iom ripozi de la pandemia temo, mi prezentos al vi kvar mallongajn rakontojn. Ili estas de tri diversaj aŭtoroj, kaj kio kunligas ilin estas tio, ke Nitta Takamichi, James R. Piton kaj Francisko Lorrain kune partoprenas en la ĵurio de INK. Francisko Lorrain: Kristnaska fabelo https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/2248 Nitta Takamichi: Amiko: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/2243 James R. Piton: Sendinto kaj Filozofio de Osciloskopo https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/2239 Bonan aŭskultadon al vi!
Jun 19, 2021
12 min
Dikulino, Trafiko haltas (de Ĵenja Amis) kaj La malamiko ĉirkaŭ ni (de Tamagotchi de Chasteigner)
Hodiaŭ vi povas aŭskulti eksterkonkursajn verkojn de teamano de la INK-konkurso, Ĵenja Amis, kaj de verkisto sub la kaŝnomo de Tamagoĉi de Ŝastenje. Du el inter tiuj tri verkoj fakte estis komencitaj dum la komunaj verksesioj de INK. Kaj finverkitaj poste. Ĵenja asertas, ke la komuna verkado malblokis ŝin, kaj plursemajna prokrastado ĉesis tiel. Ĉu vi ankaŭ prokrastas ekverki? Ni konas la senton! Venu kaj faru kelkajn ekzercojn kun ni, Nicola kaj mi atendas vin lastfoje la 12-an de junio, sabate, je la 2a posttagmeze UTC por verki. Kaj antaŭ tio, okazos literatura babilado de INK, tiu ĉi jam estos la 4a kaj fina babilado. Por ripeti: la 12-an de junio je la 1a UTC, do horon antaŭ nia verksesio, ni gastos en la jutubkanalo de UEA, kie Spomenka Štimec estos nia invitito kun sia eldonisto, Brunetto Casini. Kiel ĉiam, mi, Stela estos la dommastrino, Nicola Ruggiero, sekretario de la konkurso kaj estrarano de Akademio Literatura de Esperanto demandos ilin. Do unue ni aŭskultas spertajn verkistojn, inspiriĝas kaj poste ekverkas kune. Simple venu kaj spertu por vi mem. Bonan aŭskultadon al vi! Venu literaturumi kun ni la 12-an de junio: https://eventaservo.org/e/INK4 Ĵenja verkoj:  https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/2185 La retpaĝo de INK estas: https://www.akademio-literatura.org/ink
Jun 5, 2021
12 min
La rideto (de Stela Besenyei-Merger)
Hodiaŭ mi laŭtlegos alian verkon kiu ne povas konkursi ĉi jare  en la Interkultura Novel-Konkurso per rakonto kiun mi verkis. La titolo estas: La rideto. La temo kompreneble estas la kronviruso kaj kiel ĝi ŝanĝis nian vivon. La limdato por sendi viajn (maksimume tri) novelojn estas la 20-a de junio 2021. Venu al niaj literaturaj babiladoj kaj verkatileroj! https://eventaservo.org/e/INK3 kaj https://eventaservo.org/e/INK4 Ni verkos komune tuj post la babiladoj en la jitsi-ĉambro: https://meet.jit.si/verkuverku La retpaĝo de INK estas: https://www.akademio-literatura.org/ink La rakonto de La rideto en la retpaĝo de INK: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/ La rakonto La rideto en la SĈNK blogo: https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2021/05/28/la-rideto/ Bonan verkadon aŭ fotadon al vi!
May 28, 2021
21 min
Mi ne havas horloĝon (de Paulo Sergio Viana)
Hodiaŭ Stela havas la grandan ĝojon laŭtlegi por vi eksterkonkursan verkon de Paŭlo Serĝo Viana. La titolo estas: “Mi ne havas horloĝon”. Ĝi estas rakonto pri simpla okazaĵo, kiu pentras bildon pri momento inter du homoj dum la pandemio. Tiu ĉi verko jam estis publikigita antaŭe, do pro tio ĝi ne rajtas konkursi.  La rakonto de Paŭlo pentros al vi bildon pri unu vizaĝo de la pandemio, sed pripensu kiel aspektas la pandemio por vi: ĉu la plej rekonebla parto de ĝi estas la maskoj? Ĉu la deviga distanco? Ĉu la malplenaj stratoj, restoracioj aŭ flughavenoj? Ĉu homoj sidante en siaj ĉambroj rigardante komputilekranon? Ĉu la ĉielarkoj, kiujn multege da infanoj desegnis ĉirkaŭ la mondo kaj metis en la fenestron de siaj hejmoj por doni esperon, ke kune ni sukcesos? Inspriĝu sendi foton aŭ grafikaĵon por la konkurso! Kio montras laŭ vi plej bone en bilda formo kia aŭ kio tiu ĉi pandemio estas? Bonan aŭskultadon al vi kaj poste ek al la verkado aŭ fotado! Mi ne havas horloĝon: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/1208 La retpaĝo de INK estas: https://www.akademio-literatura.org/ink
May 21, 2021
8 min
Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj (de Zdravka Metz)
Hodiaŭ Stela havas la honoron kaj plezuron laŭtlegi eksterkonkursan verkon de Zdravka Metz kiu havas la titolon: Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj. Ĝi estas tre bela kaj interesa rakonto pri pluraj generacioj, tra diversaj kontinentoj kaj jardekoj. Same kiel ĉiu verko en la serio, ĝi estis verkita por la konkurso de INK, Interkultura Novelo-Konkurso. Kiu havas la temon: KOVIM-19 kiel ĝi ŝanĝis nin? Zdravka estas organizanto de la montreala universala kongreso 2020, prokrastita al 2022, pro tio ŝi ne rajtas partopreni en la konkurso. Mi aldonu bonŝance por vi, ĉar ŝi estas brila verkisto! Do vi havas pli da ŝanco gajni! Nur por rememorigi vin, la maksimuma longeco de via novelo estu ne pli ol 12 mil karaktroj, tio estas ĉirkaŭ 2mil vortoj. Por havi iun impreson pri la rakonto de Zdravka: ĝi estas ĉirkaŭ tri mil vortojn longa. La limdato por sendi vian nocelon estas la 20-a de junio. La retpaĝo de INK estas: https://www.akademio-literatura.org/ink La rakonto Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj en la retpaĝo de INK: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/1205 Bonan verkadon al vi!
May 14, 2021
29 min
Nur se ili scius (de Stela Besenyei-Merger)
Hodiaŭ mi komencos la laŭtlegadon de rakontoj kiuj ne povas konkursi ĉi jare en la Interkultura Novel-Konkurso per rakonto kiun mi verkis. La titolo estas: Nur se ili scius. La temo kompreneble estas la kronviruso kaj kiel ĝi ŝanĝis nian vivon.  La limdato por sendi viajn (maksimume tri) novelojn estas la 20-a de junio 2021. La retpaĝo de INK estas: https://www.akademio-literatura.org/ink La rakonto Nur se ili scius en la retpaĝo de INK: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/1186 La rakonto Nur se ili scius en la SĈNK blogo: https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2021/05/07/nur-se-ili-scius/ Bonan verkadon al vi!
May 7, 2021
12 min
LBR x INK - Enkonduka epizodo!
Ĉu vi jam rimarkis la novan bildeton de la podkasto? LaBoRen revenas kun mallonga serio pri literaturo! Ĉi foje Stela laboras kun INK: Interkultura Novelo-Konkurso. Eksciu pli pri la konkurso, la eventoj kiujn ni organizas kaj pri kio temos la sekvaj podkastepizodoj en tiu ĉi enkonduka epizodo! Estas fekmojose denove surbendigi epizodojn por vi! La retpaĝo de INK estas: https://www.akademio-literatura.org/ink En Eventa Servo la renkontiĝoj de INK troviĝas ĉi tie: https://eventaservo.org/e/INK Jen la ĵurio de INK: https://www.akademio-literatura.org/ink/respondeculoj-kaj-jhurianoj La reguloj de INK estas ĉi tie: https://www.akademio-literatura.org/ink/regularo Trovu LaBoRen en twitter aŭ facebook: https://twitter.com/lbr_eo kaj https://www.facebook.com/laborenpodkasto Kaj ankaŭ ALE! La Akademio Literatura de Esperanto sociaj retejoj estas: https://twitter.com/AkademLiteraEsp kaj https://www.facebook.com/AkademioLiteratura
Apr 30, 2021
6 min
Kvar generacioj da Esperanto kun Nicole Else 🌏
La historio de ŝia familio komenciĝis en 1920. Ne, fakte jam antaŭe. Ŝiaj geavoj naskiĝis fine de la 19a jarcento en Prusujo, nuna Germanio. Kion Nicole scias, estas ke Walter von Waldowski, ŝia avo jam instruis Esperanton en 1920, kie li renkontis inter siaj studentoj Margarethe, kiu naskiĝis 2 jarojn post la apero de la unua libro… Kaj ŝi iĝis lia edzino. Kune ili havis tri filinojn: Margaret, Lilli kaj Heidi. Kaj unu el ili iĝis la panjo de Nicole. La gepatroj de Nicole, Lilli kaj Lucien renkontiĝis dank’ al Esperanto. Teknike, Nicole ne estas denaskulo, ne de siaj gepatroj lernis la lingvon, sed tamen Ŝi asertas, ke ŝi ne memoras tempon sen kapabli paroli Esperanton. Kiom interesa situacio tio estas, ĉu ne? Nicole estas la unusola, kiu daŭrigis la tradicion de la geavoj... Aŭskultu interesegan babiladon kun membro de 4-generacia Esperanto-parolanta familio, kun Nicole Else el Sidnejo, Aŭstralio. -- Invitilo al la reta festo de la unua serio de LBR: Kreski kun Esperanto en Eventa Servo ĉi tie: https://eventaservo.org/e/lbrfesto Invitilo en facebook ĉi tie: https://www.facebook.com/events/3900205730017453/ La facebook-rakonto de Nicole pri sia familio troviĝas ĉi tie: https://www.facebook.com/nicole.else.5/posts/10221843343685568 Pli da informoj pri la libro Foreign Languages, kiun Nicole verkis ĉi tie: http://members.iinet.net.au/~nicolee/bookad.html La projekton helpas ESF (esperantic.org) kaj ni tre dankas la kunlaboradon al ili.
Feb 2, 2021
1 hr
Mi estas pli feliĉa pro Esperanto: kun Leandro Abrahão 😊
Mi spertas tion ke estas pli facile trovi kaj peti eŭrpoanojn por intervjuoj, kiujn mi jam iel kaj almenaŭ iom konis en la pasintaj jaroj. Sed ĝuste pro tiu konscio, mi komprenas, kiom gravas montri diversajn vidpunktojn de ĉie en la mondo. Kaj mi estis konvinkita, ke mi volas kaj povos trovi homojn en aliaj kontinentoj, ekster Eŭropo. Kaj mi devas diri, ke ne estas facile. Leandro Abrahão, kiu estas intervjuata hodiaŭ mi renkontis rete dum la somero, kiam mi aŭskultis lian prelegon. Dum la tempo por demandoj li hazarde menciis, ke estas patro de denaskuloj. Miaj oreloj tuj pli grandiĝis. Mi volis scii pli! Vi povis aŭdi el la antaŭaj intervjuoj kiom gravas, ke infanoj havu samaĝajn kunludantojn, konatulojn, kun kiuj povas uzi la lingvon, tute sendepende de plenkreskuloj. Do kion faras homoj, kiuj loĝas ekster Eŭropo? Kaj kiel tio influas la decidojn kiam vi fakte volas eduki denaskulojn en tiom granda lando kiel kontinenteca Brazilo? Kun Leandro ni parolas pri ĉio: decidoj, defioj kaj distancoj. Se vi volas scii pli pri lia laboro en Esperanto: https://forlaflatado.com/ La projekton helpas ESF (esperantic.org) kaj ni tre dankas la kunlaboradon al ili.
Jan 26, 2021
48 min
Kvazaŭ mi havus du vivojn: babilado kun Pálma Salomonné Csíszár
Mi parolas ĉi foje kun Pálma Salomonné Csíszár, kies gepatroj tre gravas por Esperanto-parolantaj familioj. Kial? Ĉar ili estis unu el la fondintoj de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. La unua okazis en 1979 ankoraŭ kadre de alia renkontiĝo, sed en 1980 jam kiel aparta renkontiĝo. Se vi aŭskultis la epizodojn ĝis nun REF estis multfoje menciita, efektive en ĉiu epizodo. Ĝi estas tempo en la somero kiu donas la bazon kaj la eblecon al familioj por ekkoni unu la alian kaj renkontiĝi ĉiu jare en Eŭropo. Ni parolas pri ŝiaj gepatroj, kaj pri la komencoj de REF, pri vojaĝado por lerni lingvojn, pri ŝia fratino, kiu simile laboras kun lingvoj ĉar estas interpretisto. Ankaŭ pri tio kial ŝi decidis ne eduki denaskulon. Por mi estis aparte interese aŭdi ŝian vidpunkton rilate al la pritaksado de Esperanto en Hungario tra la jaroj, kiaj ŝanĝoj influis kiel oni komprenas, pensas, volas aŭ ne volas lerni Esperanton kaj kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de tiuj eksteraj ŝanĝoj. Ni komparas notojn pri kiuj tradicioj travivis la pasintajn 40 jarojn, kaj ankoraŭ multe pli. La projekton helpas ESF (esperantic.org) kaj ni tre dankas la kunlaboradon al ili.
Jan 19, 2021
48 min
Load more