Fremdulo 3
Fremdulo 3
Fremdulo
Persona podkasto kun biaso por Esperanto-movado, lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperanto Telegramo: t.me/fremdulo
3/08 Fremdulo en Skoltlando (kun Lampido)
Kiam mi estis lernejano en Pollando, mia imago pri skoltoj estis tre limigita – mi imagis naciisme motivitajn knabojn, kiuj prepariĝas por batali en milito. Tial la ekzisto de la Verdaj Skoltoj en Esperantujo estis por mi mistero. Mia gasto en tiu ĉi epizodo, Lampido, aktivas en tiu movado de preskaŭ dek jaroj kaj li afable konsentis klerigi min pri la temo.Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
Mar 23
33 min
3/07 Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie)
Foje en Esperantujo eblas ekkoni personon, kiu loĝas milojn da kilometroj for, sed tamen intense studas kaj priskribas la situacion en onia malgranda urbo. Ĝuste tio okazis al mi, kiam mi ekkonis mian hodiaŭan gaston. Gabriel Labrie estas doktoriĝanto el Montrealo, kiu esplore okupiĝas pri la lingva situacio en Luksemburgo. Sed ne nur!Eksciu pli pri la projekto Ellenberger:- artikolo en Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2023/10/24/henri-ellenberger-kronikis-sian-vivon-en-esperanto/- fragmentoj el la taglibroj: https://www.liberafolio.org/2023/10/24/fragmento-el-la-taglibro-de-henri-ellenberger/- la taglibroj disponeblaj en la retejo de la Aŭstra Nacia Biblioteko: https://www.onb.ac.at/eo/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/tagebuecherMenciitaj libroj:- Sherry Simon, “Cities in Translation. Intersections of Language and Memory”, Routledge 2012- Henri F. Ellenberger, “The Discovery of the Unconscious: The History and Evolution of Dynamic Psychiatry”, unua eldono en 1970- Emmanuel Delille, “Une histoire comparée de la psychiatrie. Henri Ellenberger (1905-1993)”, Editions Rue d'Ulm 2021Vizitu min en Telegramo: t.me/fremduloĈapitroj de la epizodo:00:00:00 Enkonduko00:01:41 Gabriel prezentas sin00:07:22 Gabriel, ĉu vi estas esperantisto?00:18:54 La amuza rakonto pri nia unua renkontiĝo00:23:40 Kial Luksemburg(i)o00:29:38 Kiun lingvon oni parolas en Luksemburgo? (parto 1)00:40:10 Leĝo de Tonjo: Luksemburgo kaj Luksemburgio00:44:17 Kiun lingvon oni parolas en Luksemburgo? (parto 2)00:53:36 Doktoriĝa disertaĵo de Gabriel01:07:18 Uzado de Esperanto01:12:26 Projekto Ellenberger01:25:09 Esperantujo kontraŭ aliaj intereskomunumoj01:29:29 Dankon
Nov 6, 2025
1 hr 30 min
3/06 Ni juĝas Esperantujon (kun Tyron Surmon)
Dum la mondo ŝanĝiĝas, la Esperanto-movado evoluas. En ĉi tiu epizodo Tyron Surmon kaj mi juĝas la ŝanĝojn kaj tendencojn en Esperantujo kiujn ni rimarkis dum nia movadaneco.Vizitu min en Telegramo: t.me/fremduloSekcioj de la epizodo:00:00:00 Enkonduko - ni taksos aferojn00:05:30 UEA kaj TEJO00:22:15 Eventoj00:42:00 Muziko00:59:25 Esperanto en la reto01:21:30 Tutmondeco01:30:22 Kiomo de esperantistoj01:40:37 Konkludo
Apr 13, 2025
1 hr 42 min
3/05 Ni restu en Kontakto (kun Karina Oliveira kaj Tatu Lehtilä)
Kiel aspektas redaktado de junulara revuo en la 21-a jarcento? Pri tio mi babilas kun de membroj de la redaktora teamo de “Kontakto”: Karina Oliveira, la redaktoro, kaj Tatu Lehtilä, provleganto. Aŭskultu do pri la kulisoj de la laboro kaj pri nia vidpunkto pri tio en la sekva interparolo en “Fremdulo”. Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
Nov 17, 2024
42 min
3/04 Averaĝa civitano en Esperantujo (kun Tyron Surmon)
Ĉu ekzistas vivo en Esperantujo post kiam oni eliris el la Estraro de TEJO? Kio estas la nuntempaj krizoj de TEJO? Kiom da Elektaj Komisionoj necesas por elekti novan Estraron? Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Nov 10, 2024
41 min
3/03 Unu jaron poste (kun Rafał Darasz #3)
Unu jaron post nia lasta, duepizoda interparolo, mi renkontiĝas denove kun Rafał Darasz – Esperanto-aktivulo, doktoriĝanto pri gestolingvistiko, unuafoja partopreninto de IJK. Ni babilas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde nia lasta antaŭmikrofona babilado, kaj pri niaj vizioj pri Esperanto-aktivado. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Nov 5, 2024
29 min
3/02 Esperantuja tediĝo (kun Rafał Darasz #2)
Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Sep 10, 2023
36 min
3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1)
Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon! Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Sep 3, 2023
25 min
2/07 Mi denove plendas pri Esperantujo
Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Jan 9, 2022
14 min
2/06 Publika debato tviteriĝas
Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Jan 2, 2022
12 min
Load more