Radio Esperanto
Radio Esperanto
Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka
Radio Esperanto, №55
34 minutes Posted Oct 18, 2020 at 4:33 pm.
0:00
34:31
Download MP3
Show notes

La 18an de oktobro 2020, dimanĉe, aperis la 55a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉoj de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo sonas la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el lia debuta albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305)
  5. Du nomoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)
  6. Alia tago: Kanto de Tim

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana

Kantas: Tim
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/
La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html